La Leĝpropono pri Sano, kiu estigis ekscititan debaton la pasintsemajne, estis adoptita ĉe dua legado marde de la Nacia Asembleo.
Ĝi estis aprobita de 296 voĉoj (socialistoj, plimulto de radikalaj maldekstruloj kaj ekologiistoj) kontraŭ 243 (La Respublikanoj, UDI, la plej granda parto de la Maldekstra Fronto) kaj 16 sindetenoj. La voĉdono estis iom pli malvasta ol en la unua legado en aprilo (311 por, 241 kontraŭ, 10 sindetenoj).
Inter la ĉefaj mezuroj de la teksto, la multe pridisputata pago de triaj, la alpreno de la neŭtrala pako ekde majo 2016 kaj ankaŭ la mezuroj por strikta kontrolado de reklamado koncerne la e-cigaredon.
fonto : 20minutes.fr