Ekde la 26-a de majo, nova dispozicio de la leĝo kontraŭ fumado malpermesos la uzon de tabako kaj elektronikaj cigaredoj sur terasoj en Kebekio.
Poste en la aŭtuno, la 26-an de novembro, la leĝo malpermesos fumadon ene de naŭ metroj de iu ajn pordo kaj fenestro komunikanta kun enfermita spaco sur privata tereno. Krome, neniu cindrujo devas esti lokita ene de ĉi tiu perimetro. Ĉi tiu lasta aspekto aparte terurigas Antoine Paquet, kunposedanton de la Kakto Resto-Bar en Victoriaville. "Jen kie la ŝuo pinĉas. Forigi cindrujojn kaŭzos multajn fumantojn ĵeti siajn cigaredstugojn sur la teron, li lamentas. PTamen cindrujo ne instigas fumadon, sed permesas tie deponi cigaredstumojn.»
Krome, Antoine Paquet opinias, ke malhelpi homojn fumi sur la trotuaro, ekster la teraso, estos malfacila, eĉ neregebla. "Piediranto kiu fumas pasante antaŭ la Kakto estos kontraŭleĝa", Li rimarkas.
Por respekti la preskribitajn naŭ metrojn, fumantoj devos renkontiĝi ĉe siaj najbaroj, la koncesio Kia kaj la frizejo. La komercisto scivolas kiel ĝi okazos, ekzemple, sur la strato Saint-Denis en Montrealo aŭ sur Grande-Allée en Kebeko, kiam la terasoj estas tre proksimaj unu al la alia.
Li mem nefumanto, Antoine Paquet havas nenion kontraŭ la trudita mezuro kaj lia establado adaptiĝos kiel ĝi faris antaŭ kelkaj jaroj kun la malpermeso de fumado en trinkejoj kaj restoracioj. "La unua vintro, li memoras, ni registris etan malpliiĝon de klientaro. Ni atendas denove ĉi-foje malgrandan malkreskon, kvankam ni povus allogi aliajn homojn, kiujn la fumo tenas for.»
fonto : lanouvelle.net