La monpuno ricevita de la administrado de la Festival international des Rythmes du monde (FIRM) pro malobservo de la Tabako-Leĝo surprizas kaj maltrankviligas aliajn aranĝantojn, kiuj opinias, ke la novaj dispozicioj de la Tabako-Leĝo ne estas klaraj.
La direktoro kaj fondinto de la FIRM, Robert Hakim, ne atendis ricevi deklaron pri ofendo de 680 USD de la enketistoj de la Ministerio pri Sano kaj Sociaj Servoj. Ili surprizintus kvar festivalanojn fumantajn en lokoj kie ili estis malpermesitaj fari tion, dum la 14-a eldono de la aranĝo kiu finiĝis sabate.
Sinjoro Hakim trovas absurde, ke li devus esti respondeca pri monitorado de ĉiuj restoracioterasoj en la urbocentro de Chicoutimi. Same kiel li estas surprizita, ke li ricevas la bileton sen antaŭe doni al li avertojn aŭ eĉ havigi reklammaterialon destinitan por prevento. Li intencas kontraŭi la deliktbileton.
Oficistoj de la Festival des vins de Saguenay et de Jonquière en musique konfesas ke ili ne scias kion atendi kun la novaj reguloj ĉirkaŭ la Tabakleĝo.
fonto : Ĵurnalo de Kebekio